[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) ]
Biblioteko de Japana Esperanto-Instituto
La Biblioteko de JEI
Centra Biblioteko: En la Esperanto-Domo de JEI en Tokio estas la Biblioteko
(
loko), kun dekmilo da
esperantaj libroj. La biblioteko estas malfermita al la studantoj (ne nur al la membroj
de JEI). Oni devas legi librojn nur en la Biblioteko mem. (Vidu! -->)
La Biblioteko kolektas esperantajn librojn japanajn kaj alilandajn. Estas raraj libroj,
kiel la unua lernolibro de Esperanto, aperinta en Japanio en 1906.
(
raraj libroj per fotoj)
Prunteblaj libroj: En la Esperanto-Domo ankaŭ estas bretoj da esperantaj libroj
prunteblaj. (Vidu! -->)
Filio: En la Esperanto-Domo de Yatugatake (
loko),
estas Filio de la Biblioteko, kun libere legeblaj libroj tie.
La Librolisto de la Biblioteko de JEI
Ni faris partan katalogon de la libroj en la Centra Biblioteko de JEI; ĉirkau 6600 el ili.
Ni publikigas ĉi tie la librojn laŭ titolo.
La normoj por la uzita kodo estas:
normo laŭ ASCII por latinaj literoj, "Shift-JIS X-0208" por japanlingvaj literoj.
Kaj pardonu, ke enestas kelkaj miskodigoj, i.a. en ne-esperantaj latinaj literoj.
Librolisto (laŭ titolo) (835KB)
Ankaŭ dosiero en CSV-formato estas por utiligi la liston en "Excel" aŭ similaj programoj.
"060129.csv" (488KB)
Laste modifita en marto, 2007.