| Oficejo | Biblioteko | E-domo de Yatugatake | organizo | Membriĝu! | |
| eldonado | organo "La Revuo Orienta" | dokumentoj | fotoj | |
| la ĉefpaĝo de JEI | pri JEI mem | 八ヶ岳エスペラント館 |
La domo staras sur la piedo de la fama montaro Yatugatake (Jacugatake),
gubernio Yamanasi. La tereno vastas pli ol 600 kvadrat-metrojn kaj la konstruaĵoj,
staĝejo kaj biblioteko, havas sume 300 kvadrat-metrojn. Bela pejzaĝo kaj
pura aero ĉirkaŭas la domon, kie oni havas kunloĝadan kunvenon, seminarion,
lekcion k.t.p. Franca kastelo Gresillion kaj aliaj troviĝas en Eŭropo, sed
ĝi estas la unua esperanta domo provinca en Japanio. Tie gastas centoj da
esperantaj amikoj ĉiujare. Ili pasigis tempon en gaja kaj agrabla atmosfero.
Tiu unika estaĵo en la granda naturo estis donaco al Japana Esperanto-Instituto
(JEI) de s-ino MORITA Yoko, kiu heredis la volon de JEI-ano MORITA Mosuke,
bedaŭrate forpasinta en 1989. La domo estis donacita en aprilo, 1994,
kaj post preparado, inkluzive de la mon-ofera kampanjo por mebloj kaj internaj
ekipaĵoj, fine malfermis sin en oktobro, 1994.
De tiam, ĝi estis daŭre subtenata de multnombraj mon-oferoj de esperantistoj kaj
senĉesa klopodo de la Administra Komitato por Esperanto-Domo de Yatugatake.
al la kapo |