[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) ]
Japana Esperanto-Instituto kiel organizo
Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita en 1919,
kaj estas la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en Japanio ekde 1956.
Nun JEI havas ĉ. 1400 membrojn. La monata organo estas "La Revuo Orienta".
Membriĝu! (membro & abonanto de JEI)
Aliĝu al ni por konstrui solidan bazon de Esperanto en Japanio!
Ankaŭ abonado estas bonvena.
Membro
ĉefaj rajtoj
Ricevi la monatan organon
"La Revuo Orienta".
Partopreni en elektado de Komisionanoj.
Uzi la staĝejon
Esperanto domo de Yatugatake.
Esti asocia membro de UEA, se ne estas individua membro de UEA. T.e. tiu rajtas uzi delegitan servon de UEA.
jara membrokotizo
ordinara membro: JPY 6400. La organo ekspedata ekster Japanion per surfaca poŝto.
junula membro (ĝis inkluzive 24a jaraĝo je la 1a de jan.): JPY 3600.
pluso por aerpoŝta ekspedo: Azio +JPY 1200.
Eŭropo, Norda Ameriko, Oceanio: +JPY 1800.
Suda Ameriko, Afriko: +JPY 2400.
pri aliaj kategorioj, kontaktu la Oficejon:
retadreso esperanto @ jei.or.jp (Forigu spaceton antaŭ/post @).
Abonanto
rajto
Ricevi la monatan organon
"La Revuo Orienta".
jara abonkotizo
ĝererale: JPY 5000. Por eksterlanda ekspedo, vidu supre je "membroj".
speciale por lernejanoj ĝis la 9a lernojaro: JPY 1200.
Strukturo de JEI
JEI funkcias laŭ la modelo de la ne-profitocela organizo en japana civila kodo.
decida strukturo
prezidanto
Kutime, "Prezidanto" signifas "la Prezidanton de la Estraro", kaj uzata en tiu senco.
Laŭstatute, krome estas "La Ĉef-Prezidanto de JEI", kvazaŭ honor-ofica;
vaka posteno por multaj jaroj en la historio de JEI.
estraro
la decid-organo de JEI. Pri la nomoj de la estraranoj, vidu sube.
elektas inter si "Prezidanton" kaj "Vicprezidanto(j)n".
estas elektata de la konsilianoj.
Kelkaj el la estraranoj estas nomumitaj kiel "administraj estraranoj" de la konsilianoj.
revizoroj
revizias kaj la financon kaj la agadon, faritan de la estraro.
estas elektataj de la konsilianoj.
konsilianoj
kontrolas la laborojn de la estraro.
elektas estraranojn el inter la membroj.
estas elektataj de la membroj.
Labor-divido
Fakoj: estas 8 fakoj, gvidataj de estraranoj.
Ĝenerala fako
Financa fako
Organiza fako
Internacia fako
Redakta fako (de La Revuo Orienta)
Stud-Eduka fako
Informa fako
Eldona fako
Nomaro de la estraranoj de JEI
Estraranoj de JEI kaj ties fako por 2007 kaj 2008.
Prezidanto: SIBAYAMA Zyun'iti
Vicprezidantoj: SYOZI Keiko, HORI Yasuo
Administraj estraranoj: DOI Hirokazu kaj la Prezidanto, Vicprezidantoj.
Fako |
Fakestro |
Vicfakestro |
Ĝenerala |
DOI Hirokazu |
|
Financa |
YAMASAKI Seiko |
|
Organiza |
INUMARU Fumio |
KUROYANAGI Yositaka, DOI Hirokazu |
Internacia |
TAHIRA Masako |
HAZAMA Hirotomi |
Redakta |
HORI Yasuo |
|
Stud-Eduka |
ISIKAWA Tieko |
KAWANISI Teturo |
Informa |
DOI Hirokazu |
NOMURA Tadatuna |
Eldona |
HAZAMA Hirotomi |
DOI Hirokazu, SIBAYAMA Zyun'iti |
(provizora fako)
La 92a UK en 2007 en Jokohamo |
SYOZI Keiko |
|
Estraranoj kun specifaj taskoj
Komitatanoj A de UEA |
SYOZI Keiko, TAHIRA Masako |
ano de la Konstanta Kongresa Komitato
de Japana Esperanto-Kongreso |
INUMARU Fumio |
Revizoroj por 2007 kaj 2008.
TEZUKA Susumu, MURAO Kenzi |
(
noto:
= ligo en la TTT-ejon de JEI,

= ligo ekster la TTT-ejon de JEI)
Laste modifita en aprilo, 2007.