ĝenerale * hejme, kun edzino (sen idoj), kun 2 birdetoj.---La birdetoj forpasis, unu en 2005, la alia en 2006. * profesie, komputilisto, i.a. pri bildoprocezo kaj geografia informo-sistemo. * loĝas en Jokohamo, proksime al la stacidomo Oohuna en Kamakura. (La stacidomo situas je 35 gradoj 21 minutoj 13 sekundoj Norde, 139 gradoj 31 minutoj 52 sekundoj Oriente.) kiel esperantisto * fakdelegito de UEA pri komputilo en Yokohama(=Jokohamo), Japanio. * gastiganto de "Pasporta Servo". * membro de Jokohama Esperanto-Rondo (JER), Japana Esperanto-Instituto (JEI), Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), Rondo Harmonia (RH). * dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj dumviva patrono de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). * unu el la administrantoj de la retlisto "Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj (ERAJ)". * verkas esperantolingvan blogon Sibazyun de aŭg., 2005, * verkas japanlingvan blogon pri esperanto de dec., 2005, nomebla je esperanta vortotrovejo |
![]() oktobro 2002, revenvoje de la 89a Japana Esperanto-Kongreso en Hukusima. |
@ 1950 * Naskiĝis apud la urbo Sendai (Japanio) kiel la unua ido/filo de la familio.
@ 1961 * Loĝis en Otavo (Kanado) ĝis 1962, en familio (kun gepatroj kaj plijuna frato), sekvante la laboron de la patro.
@ 1962 * Eksciis pri Esperanto, vizitinte malfermon de universitata klubo de Universitato Tohoku en Sendai.
@ 1968 * Eklernis Esperanton, kiel studento en Universitato Tohoku (en Sendai).
@ 1972 * Finis la universitaton, kaj eklaboris kiel komputila inĝeniero en Amagasaki, loĝante en Nisinomiya (inter Oosaka kaj Koobe), poste en Oosaka.
* Premiita je "Nova Talento" en la
Belarta Konkurso de UEA per tradukita poemo el HAGIWARA Sakutaroo.
@ 1974 * Premiita en la Literatura Konkurso de la Japana Kongreso de Esperanto per originala poemo.
@ 1978 * Edziĝo, al Noriko. La unua eksterlanda vojaĝo utiliganta Esperanton, en la duopo, al Okcidenta Germanio.
@ 1980 * Akceptis la unuan gaston, francon, kiel gastiganto de Pasporta Servo.
@ 1981 * Ŝanĝis la laborlokon al Kamakura, kaj loĝas en Yokohama, poste en Kamakura mem, kaj denove en Yokohama(=Jokohamo).
@ 1983 * Konsiliano de Japana Esperanto-Instituto (JEI) por 1983-84 kaj 1987-88.
@ 1989 * Estrarano de JEI de tiam.
@ 1991 * Unu el la redaktantoj de Esperanto-Japana Vortaro, publikigota en 2006.
@ 1995 * Ŝanĝis laborlokon al Tokio ĝis 1999, de tiam denove en Kamakura. (La loĝejo ne ŝanĝita.)
@ 1999 * Prezidanto de la Estrarano de JEI de tiam.
@ 2003 * Unu fojon semajne lekcias pri datumbazo en Universitato Tamagawa (ĝis 2004).
@ 2005 * Prezidanto de Landa Kongresa Komitato de la 92a Universala Kongreso de Esperanto (2007) en Jokohamo.
@ 2006 * Eldoniĝis "Esperanto-Japana Vortaro" de JEI, kiun mi kunredaktis.
@ 2007 * Finis la 92an Universalan Kongreson de Esperanto (2007) en Jokohamo.