poemo originala pri Hiroŝimo

SIBAYAMA Zyun'iti

al la notoj


En la Parko de Paco, Hiroŝimo, 1974

--- la Atombombita Globdomo ---

Fremda al l' afero, tamen homo
venas al la lok', okulas al la Domo.

         Floroj
Floras karnoruĝe, floras blanke.
Al la Dom' rigardas li deflanke.

         Kaj folioj
Junas freŝe, junas maje, verde.
Gapas li la domon paciencoperde.

         Kaj la brikoj
Ruĝe grizas por eterne de la Tago.
For de l' Dom' li jam en vago.

Daŭre ruĝo floras, verd' folias.
Griza ruĝo brikas, ĝi ne krias.

--- miloj da papergruoj ---

         Entute pro kio
mil papergruoj pendas?
Ĉu pro l' popola kredo, la tradicio?

         Meditas mi sola;
Ĉu karmo nia, ke ni kredas je l' popola kredo?
Nu karmo kies, se ni preĝas nur je l' kred' popola?

         Post vento momenta;
jen la folio, "Ni la pekon ne ripetos."
kaj la paper', "La sesa klaso de lernejo elementa."

         La karmo de kiu
se ni nur devas kredi je paperaj gruoj?
Ke "ni la pekon ne ripetos" --- tiel knaboj kriu?

--- la Cenotafo ---

La ŝtona plato, sur kies surfaco ---
         "Lageto de Paco"
         sur maso la romba ---
         pacbirdo kolomba

Kial simbolo? antikvas hanivo.
         Ĉu ĉar ĝi meritas sen vivo?
Kial simbolo? kolomboj kukuas.
         Ĉu ĉar ili vivi plenĝuas?
Kial simbolo? ŝtonpecoj brilblankas.
         Ĉu ĉar la memor' tute mankas?
Kial simbolo? se pri pasinteco ni temas ---.
         Ĉu ĉar ni la homoj mortemas?
Ĉiĉerono la turistojn gvidas,
ili memoraĵojn vidas.
--- Kial estas la simboloj?

Homo fremda al la Tago staras,
li nur meditadon faras;
         "Kial estas la simboloj?"


Notoj

* Hirosima (L): La urbonomo estas esperantigita foje je Hirosimo, foje je Hiroŝimo. La lokoj menciitaj en la poemo aperas en la esperant-lingva vojaĝo-gvido, verkita de Hirosima Esperanto-Societo en jena loko: "Vojaĝo en Hirosima".
Estas ankaŭ Hiroshima: Mi Vidis! --- Bildoj desegnitaj de transvantaj atombombitoj.
* La Parko de Paco: parko en la centra parto de Urbo Hiroŝimo, atombombita unuafoje en la homara historio, en la 6a de aŭgusto, 1945.
* la atombombita globdomo: alinome kupoldomo, simbola konstruaĵo, detruita de la atombombo.
* la Tago: vidu supre!
* mil papergruoj: faldi papergruojn multe (mil estas simbola, foje fakta) kaj ilin oferi estas japana tradicia popolkredo, aŭ por la forpasintoj, aŭ por malsanuloj por resaniĝo.
* hanivo: argila idolpupo, metita en tombon de antikvaj japanoj. Ĉi tie, tio metita en la cenotafo por la atombombitoj.


La supra poemo estis premiita je la Literatura Konkurso de la Kongreso de Japanaj Esperantistoj en 1974, kaj publikigita en la junia n-ro en 1975, de "La Revuo Orienta" de Japana Esperanto-Instituto.


al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo