poemoj de HAGIWARA Sakutaroo

trad. de SIBAYAMA Zyun'iti
萩原朔太郎の詩 ・ 柴山純一訳



La putra konkulo

Duono de l' korpo subsablas,
dum tamen la lango lekleke sinuas,
sur kap' ĉi moluska,
sableroj ŝtonetaj kaj akvo saleca knar' knar' knar' knarfluas,
fluadas,
ho ankaŭ kviete tutkiel en sonĝo surfluas.

Inter la fluantaj sableroj, el ties ĉi spaco,
jen ankaŭ la lango konkula flamere kaj ruĝe bruletas,
ĉi tiu konkul' konsumite sin trovas en laco.
La mole tre mola interna organ' estas ŝajne putranta,
tial se malhelas jam melankolie vespere,
ĝi sidas sur pala marbordo,
kaj spiras la putrajn spiraĵojn flam' flam' flam' flamere.

La printempa nokto

Ia, ĉu pafio,
ia citereo,
ia ŝajne akvopul',
tiuj korpoj de l' vivaĵoj vivotenas sin subsable,
kaj de ie nekoneble,
kreskis ja sennombraj manoj movas sin laŭ ondoj trempaj,
Ve, en nokto ĉi tepida kaj printempa,
fluas tajdo flustre en susur',
fluas akvo sur la vivantaĵojn,
ankaŭ la konkulaj langoj indas je kompato kaj bruletas en etbrul',
jen rigardas mi marborden al la foro,
sur malseka borda la kontur',
paŝas vic' de malsanuloj sen korpparto sub la koksoj,
promenadas ili ŝanceliĝe kun ŝancela rul'.
Ho sur harojn de la uloj,
dense jam vualas printempnokta la nebul',
la alŝove alŝovanta,
vic' de l' blankaj ondoj estas la plaŭdanta figur'.

rimarkoj:
* pafio =Paphia philippinarum, ofta konkulo.
* citereo =Cytherea meretrix, ofta konkulo.


Matenkrepuske

Pro la dolorego de l' longa malsan',
jam tiu vizaĝo plenplenas de araneaĵoj groteskaj,
la korpo sub koks' malaperis for kvazaŭ el ombr',
sur korp' superkoksa prosperas bambuoj ar-kreskaj,
kaj putras manpar',
la korp' sin difektas deforme totala,
o, ankaŭ hodiaŭ aperas la lun'.
Matene krepuske la lun' surĉiele aperas palpala,
sub kvazaŭlanterna pallum',
ululas la kripla blankhaŭta hundaĉo altboje.
Tuj antaŭ l' tagiĝ',
ĝi estas la hundo bojanta ja dezertavoje.

Notoj

HAGIWARA Sakutaroo(1886-1942) : Unu el la modernigantoj de la japana poezio. La pecoj estas prenitaj el la poemaro "Ululas al la luno" ("tuki ni hoeru"), en 1917, lia debuta verko.

La traduko: La peco 'La putra konkulo' estis aljuĝita je la nova talento, en la Beletra Konkurso de UEA en 1972. (De baldaŭ poste, tradukaĵo ne estas akceptita en la Konkurso.) La pecoj aperis en la novembra n-ro de 1972-a "La Revuo Orienta" de Japana Esperanto-Instituto.


萩原朔太郎:
"La putra konkulo"=(originalo):kusatta hamaguri / くさった蛤
"La printempa nokto"=(originalo):syun'ya / 春夜
"Matenkrepuske"=(originalo):ariake / ありあけ
これらを含む詩集「月に吠える」の原作は次のサイトで読める: 「月に吠える」原作サイト

al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo