poemoj de MIYAZAWA Kenzi

trad. de SIBAYAMA Zyun'iti
宮沢賢治の詩 ・ 柴山純一訳



Spite pluvon
-- en la memorando je la 3a de novembro --

Spite pluvon
spite venton
spite neĝon kaj someran varmon;
kun fortika korpo tia,
sen avari
nepre sen koleri
ĉiam en trankvil' rideti;
min satigi nur per kvar manplenoj da krud-rizo,
per miso' kaj iom da legomoj;
ĉiajn ajn aferojn
kaj observi kaj kompreni
sen min konsideri,
tion ne forgesi;
loĝi en kabano herbe tegmentita
rande de pinaro en kamparo;
se en orient' malsanas infaneto,
iri kaj ĝin flegi;
se en okcidento lacas panjo,
iri porti ŝiajn faskojn da rizplantoj;
se en sudo morto kaptas ulon,
iri lin konsoli por ke li ne timu;
se en nordo aŭ kverelas aŭ procesas iuj,
jen persvadi ilin ĉesi tian bagatelon;
larmi kiam daŭras senpluveco,
paŝi en timido kiam fridas en somero,
de ĉiuj nomata sentaŭgulo;
esti nek laŭdate,
esti nek ĝenulo al aliaj;
iĝi tia ulo
mi aspiras.

Ombro el la futur-zono
-- la verko 411a --

1925.2.15
Neĝe blovegas,
Grundofalis ankaŭ hodiaŭ,
   ...... Kial oni sen-intermite
   fajfas vapor-fajfon frostitan?
El la ombroj kaj fumfumoj timigaj
jen aperas homoj ŝancel-ŝancelaj;
Tio estas ombro de mi timinda
Alĵetita de la futur-zono glacia.

Notoj

MIYAZAWA Kenzi(1896-1933) .
Poeto-fabelisto. Ankaŭ konata kiel lernanto de Esperanto.

* "Spite pluvon" estis tiel nomata nur poste. Ĝi ja estis postlasita en lia kajero, sub la dato de la 3a de novembro, 1931.
* "Ombro el la futur-zono" estis el lia 3a poemaro, eldonita postmorte, kun pecoj el la jaroj 1926-1928.

Estas poemoj de li mem tradukitaj esperanten. Legu ĉi tie!
宮沢賢治:
*"Spite pluvon"=「雨ニモ負ケズ(11月3日手稿)」

   ・翻訳初出: "La Ĝemelaj Steloj", Japana Esperanto-Instituto, 1984.ここで若干改稿あり.

   ・訳者の言葉: 本作品には先行して宮本正男訳があった。その冒頭は Ne venkite de pluvo で、7音であり、これは「アメニモマケズ」の7音に相当し、他の行もすべて音節数があわせてあった。しかし、やや間延びする感じがしたので、あえて私は冒頭を Spite pluvon の4音というように、短めの強弱拍(trokeo)の詩形を選んだ。

・原文および英語訳は ここをご覧ください。

*"Ombro el la futur-zono"=「未来圏からの影」(『春と修羅・3』所収)

・原文は ここをご覧ください。

宮沢賢治が自らエスペラント訳した詩歌は ここをご覧ください。

al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo