Jen diraĵoj, kion komprenos (espereble) ĉiuj, sen speciala kultura fono japana aŭ orient-azia. * Aŭdi nur unu, kompreni jam dek. --- temas pri granda saĝeco 一を聞いて十を知る * Okulmedikamenton de la dua etaĝo. --- temas pri tro malgranda ŝanco 二階から目薬 * Al pordo de la ridantoj venos feliĉo. --- ke ĉiam estu bonhumora 笑う角には福来る * Akvon sur la vizaĝo de rano. --- tute ne dolorige, sed male ĝojige 蛙の面に水 |
Jen kun orienta fono, sed se oni ŝanĝas elementon, povas esti tutmonda. * Predikanto de Konfuceaj diraĵoj ne konas Konfuceajn diraĵojn. --- pri hipokritulo: Predikanto de Biblio ne konas ... 論語読みの論語知らず * Rizkukon lasu fari al rizkukisto. --- ke kapablas ja profesiulo 餅は餅屋 |
Jen iom da kono pri budhismo bezonata * Nur tri fojojn eĉ ĉe la budha vizaĝo. --- Budho estas konsiderata kiel larĝanimulo, se oni faros aĉan aferon pli ol tri fojojn. 仏の顔も三度 * Paradizo laŭ aŭdo, infero laŭ vido. --- ke onidiro aŭ reklamado ofte trompas. 聞いて天国見て地獄 |