poemoj de MAKI Setuko

trad. de SIBAYAMA Zyun'iti
牧せつ子の詩 ・ 柴山純一訳



Tempo

Jam
en mia internkora budo
de kie ĝisating' al la ŝtuparo de memoro
ne estas ebla pro troa malapudo,
ekloĝas la spirito de malliberulo ---
Kvazaŭ lamento de l' preludo
fadanta for en senlimecon,
la temposkemo
rifuĝas en susuron de la dogmo fosipova.
La endo sub la ekspluata premo
kaj tio eksplicite klara ...
al ĉio asignita estas "histori'", la nomo.
Kaj peza estas la distanco vaga
kiu bruletas en la forn' de mia eta domo.


Printempo

Ankoraŭ malvarma printempa ĝardeno.
dafodilan
hiacintan
rozan
tulipan
pterokarpan
stelarian
krokusan
salikan
kapselan
-an-an-an-an-an-an-an .......
lokon, ĉiun lokon vizitas
bur-    ĝon'
bur-    ĝono    -ĝon'
bur-    ĝon'
bur-           ĝon'
"la printempa aŭguro"

Sur la grundo neĝdegela mole
la postosignoj de l' getaoj restas
de hieraŭ reirinta mia panjo
kiu amas tre hortikulturon.


Notoj

MAKI Setuko
La aŭtorino estas japana amatora poeto. La teksto estas prenita el "Kawabue", n-roj 21 (1970) kaj 22 (1971).

Tempo: originala titolo: 「時」(toki)
Printempo: originala titolo: 「春」(haru)
*getaoj: japanaj lignoŝuoj

al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo