Vicas mevoj kiel maristar' / かもめの水兵さん

kanto esperantigita de SIBAYAMA Zyun'iti, kun la originalo

[melodio / メロディ]  :provizita per / ご提供は クラシックMIDIラインムジーク


Vicas mevoj kiel maristar'

originala titolo: kamome no suihei-san
poezio de TAKEUTI Tosiko
muziko de KAWAMURA Kooyoo

Vicas mevoj kiel maristar',
Pozas, paŭzas kiel maristar'
Blankas la ĉapo, blankas ĉemizo, blankas la tuta korp'
Sur la ondo plaŭde plaŭda flosas ili sur mar'.

Vicas mevoj kiel maristar',
Kuras, flugas kiel maristar'
Blankas la ĉapo, blankas ĉemizo, blankas la tuta korp'
Sur la ondo plaŭde plaŭda marŝas ili sur mar'.

Vicas mevoj kiel maristar',
Banas sin mem kiel maristar'
Blankas la ĉapo, blankas ĉemizo, blankas la tuta korp'
Sur la ondo plaŭde plaŭda lavas ili sur mar'.

Vicas mevoj kiel maristar',
Amikemas kiel maristar'
Blankas la ĉapo, blankas ĉemizo, blankas la tuta korp'
Sur la ondo plaŭde plaŭda ritmas ili sur mar'.

かもめの水兵さん


作詞 武内俊子
作曲 河村光陽

かもめの水兵さん
ならんだ水兵さん
白い帽子白いシャツ白い服
波にチャップチャップうかんでる

かもめの水兵さん
かけあし水兵さん
白い帽子白いシャツ白い服
波をチャップチャップこえて、

かもめの水兵さん
ずぶぬれ水兵さん
白い帽子白いシャツ白い服
波でチャップチャップおせんたく

かもめの水兵さん
なかよし水兵さん
白い帽子白いシャツ白い服
波にチャップチャップゆれている


Noto
La mevoj de la Haveno Jokohamo, la plej granda havenurbo en Japanio, inspiris la poezi-verkinton, s-inon TAKEUTI Tosiko, en 1937. Hodiaŭ en la Parko Yamasita en tiu haveno estas ŝtona monumento de tiu ĉi kanto.


al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo