anonimaj senrjuoj,
selektitaj de KARAI Senrjuu
el 'Salikobarelo' (Yanagidaru)

trad. de SIBAYAMA Zyun'iti



Virino kun bel'
gustumas ĉasi riĉon
kiel sia cel'.
Danco kun fasĉin'
ne ŝajnas ke ŝi havas
jam gefilojn kvin.
La arto ruzi
bezonas eĉ en mito
sakeon uzi.
   (rimarko: Temas pri mito japana, ke oni ebriigis per sakeo (japana rizvino) serpentegon kun ok kapoj, por ĝin mortigi.)
Ho ci ormoner'
restu, tranoktu ĉe mi
nur en ĉi-vesper'!
Senmona bubo
tamen ĉiam ludemas
per ĵetokubo.
Li tiklas korpon
por ricevi de l' spektant'
tuj teleskopon.
Jen plej vivsava
medikament'! --- la pako
ormon-enhava
Donas respondon
te-kolportist' --- li vidus
kvazaŭ l' tutmondon.
Tuj akvon ulo
ĉerpus, sed ino kontraŭ
akvospegulo.
Lancpinte paŭzas
libel'; interbabilo
longega kaŭzas.
   (rimarko: Pacaj estas 'samurajoj', la soldata klaso, en la paca epoko, kiam tiu ĉi peco estis verkita.)
Porko sub posed'
de kirurgo --- vundegoj
plenas dum la bred'.

Notoj

SENRJUO (devenanta de la japana nomo senryuu) estas samforma kiel hajko, do en Esperanto, verseto kun 5-7-5 silaboj estas la kutima formo. Sed ĝi diferencas de hajko en tio, ke senrjuo ĉefe temas pri home homaj flankoj de la vivo, ofte kun ironio. Iuj pecoj estas rekte satiraj.

SALIKOBARELO (Yanagidaru)" estas senrjuaj kajeroj, selektitaj de KARAI Senryuu (1718-1790), la nomanto de la ĝenro, el la anonimaj pecoj.


senrjuo = 川柳(せんりゅう)

エスペラントでは、俳句と同じ、五七五音節の詩形で表現を試みる。
ここにあげるのは、江戸時代に(川柳の名づけ親の)柄井川柳が選者となった 「俳風柳樽(やなぎだる)」から選んだものである。

al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo