junaĝaj poemoj originalaj

SIBAYAMA Zyun'iti



Omaĝe al De Chirico

La ovalon formas ovaleroj,
triangulon --- kvaranguleroj
Kaj la homoj --- anonimaĵoj

ver' - ter'

La profundo profunde verdas;
verdas ke la tero flavas;
ĉu placo utopia?
Ne, ĝi estas senrezerve meditarenea
kune kun la helbluo najbarbilda.

aper' - ver'

Anonimoj, vi estas idoj de Eŭro, Eŭropa,
la diino engaĝinta al radoj kaj lokomotivoj.

Oni vidas vin, kirasojn kaj arkeologojn
en la mezo de la menso moderna.
    La formo formovo ....

noto
*Giorgio de Chirico [ĝorĝ de kiriko]: 1888-1978. Belartisto, italo naskita en Grekujo.
   Do estis viva, kiam mi verkis la supran en 1974.



al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo