SIBAYAMA Zyun'iti
Centoj da nuloj
ĉu pro fuŝa programig!? ---
Pravus kalkuloj.
Program' nomatas
per karesnom' knabina ---
jes, ŝin li ŝatas.
Mem ne kapablas
aparat' sen donitaĵ';
abra-kadabra.
Mia karulin'
per iksoj replikita
de l' komputmaŝin'.
Skribas komputil'
per si "Mi stultas" --- ridas
hom' kun fi-trankvil'.
rimarko: Oni, kompreneble, skribigis tiel.
"Mankas parentez'."
ekplendas kalkulilo;
unu tru-forges'.
rimarko: Efektive ĝi informas mison, sen korekti ĝin.
Lampet' fripona
palpebrumas al sarkasm'
"Kompuĉjo bona!".
Notoj
SENRJUO (devenanta de la japana nomo senryuu) estas samforma kiel
hajko, do en Esperanto, verseto kun 5-7-5 silaboj estas la kutima
formo. Sed ĝi diferencas de hajko en tio, ke senrjuo ĉefe temas pri
home homaj flankoj de la vivo, ofte kun ironio. Iuj pecoj estas rekte satiraj.