longutaoj pri la hejmlando Japanujo

SIBAYAMA Zyun'iti



La Monto Fuĵi

La jupon plisan
kaj longan de l' Patrino
de Japanlando,
rangantaj je l' kulmino
de niaj beloj,
hodiaŭ ĉiu ĝuas
por duonhoro
dum trajno kiu bluas
kaj blankas farbe.
Ekkriis de l' ekspreso
pro l' sceno knabo,
jen lia intereso;
"Nu, ruĝa, blanka, blanka
pri fumotuboj
de la fabriko flanka
farbitaj bunte.
Tuj tuboj sin alternis
sed daŭre fone
la Monto plu sin sternis
sur kies supro
radaro rotacias.
Per ĝi morgaŭan
veteron ni ekscias.
Ol bel’utilo plias.
––– Reutao

Grimpadas homoj
la neĝan altan kreston
de l' Monto Fuĵi
respekte de l' antikvo
naturon kaj majeston.
notoj
*verkita en 1970-aj jaroj.
*Monto Fuĵi (Huzi): la plej alta monto en Japanujo, 3776 metrojn alta. Ĝi estis multe priversita kaj pripentrita pro la bela montoformo.


LONGUTAO = 長歌(ちょうか)

エスペラントでは、万葉集などにみられる長歌をもとにした、五七五七・・・五七五音節でおわる詩の形態をlongutaoと称する。最後に五七五七五の「反歌(reutao)」を添える形で定型化が試みられている。


al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo