Esperantologia Konferenco en la 92a UK, aŭg. 2007

Proverbaro kaj Orienta Saĝo laŭ MATUBA Kikunobu

SIBAYAMA Zyun'iti
(日本語要約へ)


Antaŭparolo

“Proverbaro Esperanta” estas laŭ L.L.Zamenhof, kaj la materialo estas de lia patro Marko Zamenhof, nomata “Frazeologio rusa-pola-franca-germana”, tial temas esence pri la popola saĝo en Okcidento (en la vasta senco; mi ne kapablas distingi de kie precize, ilin, sed ne temas pri tio).

Nu, vivis japana esperantisto, s-ro MATUBA Kikunobu (1903-1989), eklerninta nian lingvon en 1921. Li eldonis en 1971, “Arto Traduki Esperanten” (nome el la japana), kaj tiam multe citis el la Proverbaro. Kaj li en la lastaj jaroj de la vivo verkis komentarion kaj japanlingvan tradukon de la “Proverbaro Esperanta”. Tiu laboro estis longe kaŝita, sed en 2007 aperis la faksimila eldono de lia manskribaĵo.

Tiu ĉi eseo ĉerpas el tiu eldono. Li ne nur tradukis aŭ montris esence similan proverbon, responde al la esperanta, sed montris la originon de tiu japana proverbo. Kaj tiu ‘origino’ aŭ estas ĉina klasika libro antaŭ du mil jaroj, aŭ japana klasika dramo antaŭ tricent jaroj. Mi prezentas kelkajn interesajn paralelaĵojn. Mi montros nur kelkajn el pli ol 2600 proverboj (ĉiujn notitajn de Matuba), donos laŭeble rektan tradukon de la japana (foje ĉin-devena) ekvivalento per mia esperantigo, kaj eventuale sekvos komento farita de MATUBA, aŭ de mi. La numero ĉe la proverbo estas laŭ la redakto de Waringhien.

Kompara prezento
1. Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
  • ekvivalento: Dio netuŝita ne donos malbenon.
  • fonto: ĵoruro (pupo-dramo) de TIKAMATU Monzaemon, “Nova UTAZAIMON”, 1780.
  • Mia komento: “Dio” en japana kunteksto ne estas la superpotenca dio en Kristanismo, sed personigita superpovo. Nome, japanoj sentas, ke ĉiu aĵo havas propran dion, el ili bonaj kaj malbonaj.


  • 5. Aĝo tro matura ne estas oportuna.
  • ekvivalento: “Kirin” laŭdire kapablas transflugi mil mejlojn, sed ĝi malnuna estas malpli bona ol ĉevalaĉo.
  • fonto : (epopeo) La rakonto de la klano Heike, estanta ĉ. 1309.
  • Mia komento: “Kirin” estas imagata legenda besto devenanta de Ĉinio. Ĝi havas korpon de cervo, kapon de lupo, voston de bovo kaj hufojn de ĉevalo, kun korno. Bon-aŭgura besto aperanta nur kiam la mondo estas juste regata.


  • 6. Akiro kaj perdo rajdas duope.
  • Ekvivalento 1: Kaj estas dio forĵetanta, kaj estas dio trovanta kaj prenanta.
  • fonto : Rakonto laŭ Publika Banejo, de SIKITEI Sanba, ĉ. 1810.
  • Mia komento: Pri dio, vidu 1.
  • Ekvivalento 2: Malbeno kaj beno estas kvazaŭ fadenoj de ŝnuro kuntirita.
  • fonto : Memuaro de Historiisto (史記), ĉ. 97 aK en Ĉinio, de Sima Qian (司馬遷)


  • 56. Al porko Dio kornojn ne donas.
  • Ekvivalento : Al besto kun korno ne estas supraj dentoj.
  • fonto : Analektoj de Konfuceo, 2 jarcentojn a.K.


  • 101. Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi atingos.
  • Ekvivalento : Vesperiĝas, kaj ankoraŭ la vojo foras.
  • fonto : Memuaro de Historiisto (史記), (Vidu 6.)


  • 118. Arbaro aŭdas, kampo vidas.
  • ekvivalento : La ĉielo vidas, la dio vidas, mi vidas, filo vidas.
  • fonto: Libro pri la Post Hanlando (後漢書), 4a jc.


  • 165 Bela vizaĝo estas duono de doto.
  • Ekvivalento : Blanka haŭto kaŝas sepon da maltaŭgoj.
  • fonto : Rakonto laŭ Publika Banejo, de SIKITEI Sanba, ĉ. 1810.


  • Postparolo
    Mi timas, ke tiu ĉi verko mia, kun “citoj”, ne ofendus s-ron Matuba. Permesu tion, tamen tio estas el la devosento de unu el liaj adeptoj, kiu ne povis multe danki, kiam li estis viva.


    要約
    松葉菊延によるザメンホフことわざ集の注解にみる東西の智恵
    柴山純一

    ザメンホフは父が集めたことわざ集をエスペラントに訳して出版した。これは西洋の智恵といえる。松葉菊延 (1903-1989)は、このことわざ集を全訳するとともに、日本や東洋のことわざ、いいまわしには注釈をつけたり、出典をあきらかにした。そこで、東洋の智恵のあつまりとなっている。 両者の対応で興味深いものを紹介する。
    (fino)


    al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo