Por la kolokvo esperantologia en la Japana Esperanto-Kongreso, okt., 2002

Esperantaj Hajkoj Japanigindaj

SIBAYAMA Zyun'iti
(日本語要約へ)


En la alvoko al kontribuo en la revuon 'Japana Esperantologio' reaktivigitan, oni legas, ke ĝi bonvenigas tradukon en la japanan de originala esperanto-literaturo. Lige al tio, mi esprimas mian esperon al la estontaj kontribuantoj --- tion fakte mi mem dezirus fari, sed mi opinias min ne-kompetenta por la laboro. Tio estas la japanigo de hajkoj kaj aliaj mallongaj japandevenaj poeziformoj. Krom japanoj, i.a. de la 'japana skolo' gvidita de Miyamoto Masao, multaj ne-japanoj verkas fiksformaĵojn kiel:
*'hajko' kun silaboj 5, 7, 5
*'senrjuo' (aŭ 'senrio'), samforma al hajko, sed pli humura, epigrama
*'tankao' (aŭ 'utao') kun silaboj 5,7,5,7,7

La etoso de tiuj verkoj estas ofte alia ol la japana tradiciaĵo, precipe ĉe hajkoj. Sed tia afero ne estas pure esperantlingva. Jam en la mondo estas disvastigita 'haiku', kaj internacia kontesto okazas, kolektante verkojn en la angla, franca, hispana, ĉina ktp.

Tial mi esperas, ke ni esperantistoj japanaj enkonduku la japanigitajn hajkojn ktp. en la japana. La traduka maniero, montrita en la nomitaj internaciaj 'haiku'-ekzemploj estas, ke japane la peco ne konservas la japanan mora-sistemon de 5,7,5 ktp, sed estas en liberaj versoj.

Jam multaj esperantaj originalaĵoj aperis, do mi ĉi tie listigas kelkajn, kiuj estas lastatempe legeblaj en interretaj paĝoj, kaj mi elektis po peco por ekzempla traduko en la japanan. Notu, ke la japanlingva peco estas skribata en 1 linio, sen interrompo. (Post la japana traduko, en [ ] estas la transskribo de la peco, laŭ la sistemo 'kunrei' por transliterado.)

En la traduko, mi montras po 2 variantoj: La unua en 17 moraoj, kaj la dua kiel libera traduko, en pli multaj moraoj. ĝenerale, pro lingva eco, 17 japanaj moraoj ne povas teni la informon de 17 silaboj laŭ rekta traduko. En la 1a ekzemplo de Viktor Medrano, la 17-moraa traduko ne diras, ke la kaverno estas subtera; tamen multo estas reflektita. En la 4a ekzemplo, kvankam licence mi uzis 19 silabojn, malmulto el la senco estas reflektita en la traduko.

*Viktor Medrano (filipinano loĝanta en Kanado): "Hajkoj", en:
http://ca.geocities.com/vixcafe/esperanto/

la drako kashas
en subtera kaverno
la brilan lunon

・洞窟に龍ひそみいて月隠す
[Dookutuni ryuu hisomi-ite tuki kakusu.]

・龍は隠す、地底の洞窟にいて月影を
[Ryuu wa kakusu, titei no dookutu ni ite tukikage o.]

*Christian Richard (franclingva kanadano): "Hajkoj", en:
http://www.kisa.ca/hajkoj.html

vojoj neĝkovritaj --
krakado sub la pneŭoj
de blanka ĵipo

・雪道を白きジープのタイヤ跡
[Yukimiti o siroki ziipu no taiya ato.]

・雪の道、白いジープがタイヤで踏みつけていく
[Yuki no miti, siroi ziipu ga taiya de humitukete-iku.]

*Istvan Bierfaristo (ŝajne usonano): "Zne hajkoj", en:
http://www.bierfaristo.com/last.php

Ĉie nebulo
Nur sonetoj aŭdiĝas
Tago komencas

・霧覆い密けき音で夜はあける
[Kiri ooi hisokeki oto de yo wa akeru.]

・霧がとりまき、密かな音のみ、夜はあけゆく
[Kiri ga torimaki, hisokana oto nomi, yo wa ake-yuku.]

*Nicolino Rossi (sanmarinano/italo): "Hajk-mozaike", en:
http://ttt.esperanto.org/Ondo/92-lode.htm#92-20

Jam matenjunas,
kantas la suntenero ?
sensoj tajfunas

・朝日若く台風のごと荒れる五感
[Asahi wakaku taihuu no goto areru gokan.]

・朝は若やぎ、陽の柔らかさは歌う。五感は台風のように荒れ狂う。
[Asa wa wakayagi, hi no yawarakasa wa utau. Gokan wa taihuu no yooni are-kuruu.]


要約
エスペラント原作俳句の和訳紹介を
柴山純一

エスペラントでは、「ハイコ(hajko)」をはじめとする、日本の短詩形文学に起源を持つ 短詩の原作が行われている。世界的に「ハイク」が見直されている時であり、エスペラント 原作作品の和訳も待たれる。四例について、「五七五」での訳と、自由訳とを紹介した。
(fino)


al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo