proletara poemo en Japanio



Mortigitoj por la homaro

--- originala titolo: korosareru mono no ---

orig. de JANASE Masamu
trad. de R. O. R.

Januaro!
Ah! Januaro!
    De popolamasoj
    Por la homaro
    Mortigita homo,
    Homo mortigoto ...
Pasinta Januaro,
Kaj Januaro.
Januaro---
Unua monato de la jaro.
    De popolamaso
    Por la homaro
    Mortigitaj homoj,
    Kaj mortigotoj ...


Notoj

JANASE Masamu (柳瀬正夢) (1900-1945) :pentristo, aktivinta en la japana proletara arto-movado en 1920-aj jaroj.
   La poemo (殺されるものの) aperis en januaro 1925, kun la desegnaĵo de Janase mem.

   La traduko aperis en "Malgranda Krestomatio" de SAT en 1926, kaj la identeco de la tradukinto, R.O.R. ne estas konata.
   La aperigo de la poemo dankas al la artikolo de Miyamoto Masao, aperinta japanlingve kun la cito de la poemo, en "Nova Rondo", n-ro 15, en 1970.

al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo