kantoj iam popularaj en Japanio (1)



La Ora Ruĝa Ĉielo

--- originala titolo: yuuyake koyake ---
orig. de NAKAMURA Ukoo
trad. de Ŝirouĉi Ĉuiĉiro

Ora, ruĝa la ĉielo, venas jam vesper',
Anĝeluso de l' preĝejo vibras en l' aer'.
Man-en-mane ĉiuj kune hejmen iru ni!
Ho, kornikoj, kun ni nesten flugu ankaŭ vi!

La infanoj jam foriris de la kampo nun,
Ronda granda jen aperas nia bela lun'.
Kiam vidas etaj birdoj sonĝon en la ĉel',
La arĝentaj brile brilas steloj en ĉiel'.


Notoj

NAKAMURA Ukoo (中村雨紅) (1897-1972) .
   La poemo (夕やけ小やけ) estas kantebla laŭ la melodio de KUSAKAWA Sin (草川信), kaj tiel ankaŭ la traduko. Tiu ĉi traduko kaj glosoj aperis en la gazeto "Esperanto-Lernanto" (de Japana Esperanto-Instituto), n-ro 5 de la jaro 1933, kiel verko de anonimulo.
Poste, en aliaj kantaroj aperis la nomo Ŝirouĉi; Ĉuiĉiro (城内忠一郎) kiel la tradukinto.

La japana originalo troviĝas en: tiu ĉi paĝo.

Glosoj laŭ la tradukinto


al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo