Por ŝin vidi, ŝin karesi, forgesante timon for,
Li sola iras en la kampo malluma.
Mi venas al vi kara; kial ne aperas vi?
Ho, ĉu vi jam forgesis mian alvokon?
Mi bone ja memoras vian voĉon karan tre,
Sed mi ne povas iri, birdo en kaĝo!
Birdo kaĝa, se sagaca, sin kaŝante venas mem,
Por ĝui renkontiĝon dolĉan liberan.
Kaŝite se mi vidos, premos manon plu al vi,
La mondo min rigardos, kiel malĉastan.
Ne timos mi malkaŝon, mia koro flugas Vin,
La korpo sed ne povas, birdo en kaĝo.
kaj estas kantebla laŭ la melodio de TOTTORI Syun'yoo,
kaj same kantebla estas la tradukita peco.
原作
「籠の鳥」は千野かほる作詞、鳥取春陽作曲。
Sian hejmon foje perdis
eta alaŭdo,
Ĝi vagadis en hordea
kampo tre vasta.
Sopirante sian panjon
pepis malgaje,
Nur sonadis la spikaro
alta en vento.
Forperdante familion
sian karegan,
La alaŭdo sola saltis
inter hordeo.
La alaŭdo venis; monta
vulpo ne kriis,
Sed la luno en malhelo
brilis trankvile.