el "ANALEKTOJ de KONFUCEO"

tradukita el la klasika ĉina de Wang Chongfang


孔子 「論語」
エスペラント訳:ワン・チョンファン
世界語訳:王崇芳


Ĉapitro 1.    Xue Er [ŝjŭe Er]
巻一「学而」


1. La Majstro diris: "Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro? Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? Se, ne alte ŝatata de aliaj, vi tamen ne sentas malkontentecon, ĉu tio ne estas kvalito propra al la nobluloj?"

2. Majstro You diris: "Malmultaj estas tiuj, kiuj, ĉiam respektante siajn gepatrojn kaj pli aĝajn fratojn, inklinas ofendi siajn superulojn. Ekzistas neniu, kiu, ne inklinante ofendi siajn superulojn, emas fari malordon. La noblulo koncentras sian atenton al tio, kio estas fundamenta. Se la fundamento estas firmigita, estiĝas la doktrino. La respekto de filo al siaj gepatroj kaj la respekto de pli juna frato al siaj pli aĝaj --- jen la fundamento de la homaj virtoj."

3. La Majstro diris: "Mielaj vortoj kaj hipokrita mieno estas ne ligitaj kun vera virto."

4. Majstro Zeng diris: "Ĉiun tagon mi ekzamenas min pri tri punktoj: en plenumo de iu afero por aliulo, ĉu mi jam faris mian plejeblon? En miaj rilatoj kun miaj amikoj, ĉu mi kondutis sincere? Ĉu mi jam ellernis kaj praktikis tion, kion instruis al mi mia instruisto?"

5. La Majstro diris: "En regado de regno kun mil militĉaroj, la reganto devas tre serioze trakti la politikajn aferojn, bone teni siajn promesojn, malpliigi la elspezojn, montri amon al siaj regatoj, kaj uzi popolajn laborfortojn nur en senokupa sezono de la jaro."

6. La Majstro diris: "Juna homo devas respekti siajn gepatrojn hejme kaj siajn pliaĝulojn ekstere. Li devas montri amon al ĉiuj kaj intimiĝi kun homoj virtaj. Se restas al li ankoraŭ energio post plenumo de ĉi tiuj aferoj, li devas studi kulturajn sciojn."

7. Zixia diris: "Se homo preferas la virton al la beleco; se, en servado al siaj gepatroj, li povas fari sian plejeblon; se, en servado al la princo, li povas dediĉi sian vivon; se, en la rilatoj kun liaj amikoj, liaj vortoj estas sinceraj; tiam, kvankam oni diras, ke li ne faris lernadon, tamen, mi diras, ke li jam ĝin faris."

8. La Majstro diris: "Se la noblulo ne estas serioza, li ne estas digna kaj ne povas firmigi tion, kion li ellernis. Tenu fidelecon kaj sincerecon kiel unuajn principojn. Ne amikiĝu kun tiuj, kiuj estas malpli bonaj ol vi. Kaj se vi faris erarojn, ne timu ilin korekti."

9. Majstro Zeng diris: "Se estas zorge plenumitaj la funebraj ritoj al la mortintaj gepatroj kaj estas pie farataj la oferadoj al la prapatroj, tiam la popolo estos kondukita al virtemo kaj bonmoreco."

10. Ziqin faris demandon al Zigong, dirante: "Kiam nia Majstro venas en iun ajn alian regnon, li nepre aŭdas ĉion pri ĝia regado. Ĉu li mem elpetas la informojn aŭ oni propravole liveras ilin al li?" Zigong respondis: "Nia Majstro estas milda, bonkora, humila, modera kaj modesta, kaj tiel li akiras al si informojn. Lia maniero informiĝi ja diferencas de tiu de aliaj, ĉu ne?"

11. La Majstro diris: "Dum ankoraŭ vivas la patro, observu la intencojn de la filo. Post la morto de lia patro, observu liajn agojn. Se en la daŭro de tri jaroj li ne deflankiĝas de la vojo irita de sia patro, li povas esti nomata fidela filo."

12. Majstro You diris: "En la praktikado de la decreguloj plej valoras la modereco. En ĝi kuŝas la laŭdindeco de la regadmanieroj de la antikvaj reĝoj, kaj tial en plenumado de aferoj, bagatelaj kaj gravaj, ni devas sekvi ilian ekzemplon. Tamen la modereco ne devas esti observata en ĉiuj okazoj. Se iu, sciante ĝian valorecon, observu ĝin sen ĝin reguligi per la decreguloj, tio do ne estas praktikebla."

13. Majstro You diris: "Kiam interkonsento atingita konformiĝas al la justeco, la vortoj diritaj estas plenumeblaj. Kiam respekto montrita konformiĝas al la deco, oni estas malproksima de honto kaj malhonoro. Kiam la homoj, sur kiuj iu sin apogas, estas al li intimaj, li povas fari ilin siaj gvidantoj."

14. La Majstro diris: "Tiu, kiu celas esti homo de perfekta virto, ne serĉas plezuron ĉe manĝotablo, nek komforton en sia loĝejo. Li estas rapida en agoj kaj singarda en parolo. Li ofte kunestas kun tiuj, kiuj posedas la Principon, por ke li povu esti korektita --- tia homo ja povas esti nomata lernemulo."

15. Zigong diris: "Kiel vi juĝas pri la malriĉulo, kiu ne flatas, kaj pri la riĉulo, kiu ne arogantas?" La Majstro respondis: "Ili estas bonaj; sed ili ne estas egalaj al tiu, kiu kvankam malriĉa, vivas en ĝojo, nek al tiu, kiu, kvankam riĉa, bone observas la decregulojn."
    Zigong diris: "En <<Libro de Poezio>> estas dirite, 'kiel oni tranĉas oston kaj poste glatigas ĝin per fajlilo, kiel oni skulptas jadon kaj poste poluras ĝin'. Mi pensas, ke tio estas la sama, ĉu ne?" La Majstro diris: "Ci, nun mi jam povas komenci paroli kun vi pri la Poemoj. Mi diras al vi unu punkton, kaj vi povas el ĝi kompreni alian."

16. La Majstro diris: "Min afliktas ne tio, ke aliaj min ne komprenas, sed tio, ke mi ilin ne komprenas."

Notoj

*Jen 3 retejoj kun la originalo:
originalo + japanlingva komentario
originalo + anglalingva traduko
originalo + japanlingva lego + japanlingva komentario

* en 1: la Majstro = Konfuceo, 孔子. (551-479 a.K)
* en 2: Majstro You [Joŭ] = 有子.
* en 4: Majstro Zeng [Zeng] = 曾子.
* en 7: Zixia [Ziŝja] = 子夏.
* en 10: Ziqin [Ziĉin] = 子禽,    Zigong [Zigong] = 子貢.
* en 15: <<Libro de Poezio>> = 詩経.

al la hejmo / 柴山のページへ    al la literatura fronto     al la kapo / 冒頭へ

Famaj Eltiraĵoj / 名言抜粋

Eltiritaj de Sibayama Zyun'iti / 柴山純一抄
   * esperante / エスペラント
   @ ĉine originale / 中国語原文
   # japane laŭ klasika legado / 日本語読み下し


1-1

* La Majstro diris: "Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro? Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? Se, ne alte ŝatata de aliaj, vi tamen ne sentas malkontentecon, ĉu tio ne estas kvalito propra al la nobluloj?"

@ 子曰 學而時習之 不亦説乎 有朋自遠方來 不亦樂乎 人不知而不慍 不亦君子乎

# 子曰く 「学びて 時にこれを習う またよろこばしからずや。 朋(とも)あり 遠方より来る また楽しからずや。 人 知らずして うらみず また君子ならずや。」


1-3

* La Majstro diris: "Mielaj vortoj kaj hipokrita mieno estas ne ligitaj kun vera virto."

@ 子曰 巧言令色 鮮矣仁

# 子曰く 「巧言令色 すくなし仁。」


2-11

* La Majstro diris: "Se oni akiras novajn sciojn, relernante tion, kion ili jam lernis, ili do povos esti instruanto de aliaj."

@ 子曰 温故而知新 可以爲師矣

# 子曰く 「故(ふる)きを温めて新しきを知る もって師となるべし。」


2-15

* La Majstro diris: "Kiu lernas sen pripensado, tiu facile trompiĝas. Kiu pripensas sen lernado, tiu daŭre estas en dubo."

@ 子曰 學而不思則罔 思而不學則殆

#子曰く 「学んで思わざればすなわち罔(くら)し 思うて学ばざればすなわちまよう。」


4-8

* La Majstro diris: "Se mi aŭdus pri la vero en la mateno, mi volonte mortus en la vespero."

@ 子曰 朝聞道 夕死可矣

# 子曰く 「朝(あした)に道を聞かば 夕べに死すとも可なり。」


4-25

* La Majstro diris: "La virtuloj neniam vivas en izoliteco. Ili certe ĉiam havas najbarojn."

@ 子曰 徳不孤 必有鄰

# 子曰く 「徳は孤ならず 必ず鄰(となり)あり。」


7-30

* La Majstro diris: "Ĉu la virto estas io malproksima? Mi volas esti virta, kaj jen ĝi estas apude."

@ 子曰 仁遠乎哉 我欲仁 斯仁至矣

# 子曰く 「仁遠からんや 我れ仁を欲すれば、ここに仁至る。」


9-29

* La Majstro diris: "La saĝuloj estas liberaj de perplekseco; la virtuloj de maltrankvilo; kaj la kuraĝuloj de timo."

@ 子曰 知者不惑 仁者不憂 勇者不懼

# 子曰く 「知者は惑わず 仁者は憂えず 勇者はおそれず。」


12-16

* La Majstro diris: "La nobluloj ebligas al aliaj plenumi siajn bonajn dezirojn kaj ne ebligas al ili plenumi siajn malbonajn dezirojn. La malgrandaj homoj faras ĝuste la malon."

@ 子曰 君子成人之美 不成人之惡 小人反是

# 子曰く 「君子は人の美を成す 人の悪を成さず 小人はこれに反す。」


13-23

* La Majstro diris: "La nobluloj akordigas, sed ne flatas; la malgrandaj homoj flatas, sed ne akordigas."

@ 子曰 君子和而不同 小人同而不和

# 子曰く 「君子は和して同ぜず 小人は同じて和せず。」


15-24

* Zigong demandis: "Ĉu ekzistas unu vorto, kiu povus servi kiel kondutregulo por la tuta homa vivo?"
    La Majstro diris: "Probable 'reciprokeco' estas tia vorto. Ĝi signifas: Kion vi ne deziras fari al vi mem, tion vi ne faru al aliaj."

@ 子貢問曰 有一言而可以終身行之者乎 子曰 其恕乎 己所不欲 勿施於人

# 子貢問うて曰わく 「一言にしてもって終身これを行うべき者ありや。」
   子曰わく 「それ恕(じょ)か おのれの欲せざる所、人に施すことなかれ。」


15-30

* La Majstro diris: "Havi kulpojn sed ne korekti ilin --- jen vera kulpo."

@ 子曰 過而不改 是謂過矣

# 子曰く 「過(あやま)ちて改めざる、これを過ちという。」


Notoj

Inter kelkaj tekstoj estas eta diferenco de la nombrado de la frazoj. Mi sekvis tiun de la esperanta traduko. Se vi ne trovas la samon en alia teksto, vidu tuj supre/sube.
(節の番号には定本により若干の違いがある。ここではエスペラント版による)

al la hejmo / 柴山のページへ    al la literatura fronto     al la kapo / 冒頭へ