[el Informa Parto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

Libroj pri azia Esperanto-movado

-- legeblaj en Esperanto --


LA MONDO, AZIO

"Gvidlibro pri Esperanto-movado en Azio". Komp. Doi Ĉieko. Jokohamo, 1995. 90p. 21cm. Prezo: 5,10 EUR ĉe UEA; 600 JPY ĉe JEI.

*Pri E-movado en 43 landoj, kun mapoj kaj adresoj je la kompil-jaro. Ankaŭ historia trarigardo.
[landoj: Ĉinio, Honkongo, Tajvano, Makao, Japanio, Koreio (Suda), Koreio (Norda), Mongolio, Filipinoj, Indonezio, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo, Tajlando, Malajzio, Singapuro, Hinda Unio (Bharato), Nepalo, Srilanko (Cejlono), Bangladeŝo, Pakistano, Afganio, Irano, Turkio, Cipro, Jordanio, Sirio, Libano, Israelo, Irako, Kuvajtio, Saŭdi-Arabio, Jemeno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Armenio, Azerbajĝano, Uzbekio, Kazaĥio, Kartvelio (Gruzio), Kirgizio, Taĝikio, Azia parto de Rusio]

"La Danĝera lingvo, --Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto". Ulriĉ Lins. Moskvo, 1990 (2a eld. kun aldona postparolo). 568p. 20cm. Bind. Prezo: 24,00 EUR. ĉe UEA
*Dokumentita historio pri la atakoj kontraŭ la E-movado, tutmonde, ankaŭ en orienta Azio.
"Esperanto en la 21a jarcento". Lee Chong-Yeong kun gastokontribuantoj. Seoul, 2001. 392p. 22cm. Prezo: 15,00 EUR. ĉe UEA
*Ĉefe, analizo de la politikaj, edukaj kaj praktikaj ŝancoj de E-o. I.a., Ĉap. 15: "Ĉina Esperanto-Movado en Skizo" de Zou, Guoxiang, kaj Ĉap. 16: "Verda Stelo sub Vjetnama Ĉielo" de Nguyen Van Loi.

JAPANIO

"Historieto de la japana Esperanto-movado". Miyamoto Masao. Oosaka, 1977 (3a reviziita eld.). 130p. 19cm. Prezo: 10,50 EUR. ĉe UEA; 950 JPY ĉe JEI.
*Konciza superrigardo de la temo, ekde enkonduko en la 19a jc., ĝis la verktempo. Kun indekso.

KOREIO

"Zamenhof malpravis en kvieta mateno --- Rakontoj pri la 79a UK en Seulo". Red. Choe Taesok. Seulo, 1995. 91p. 21cm. Prezo: 3,00 EUR ĉe UEA.
*Kio okazis malantaŭ la kuliso de la UK en Koreio en 1994? --- el 28 personoj, ĉefe de LKK-anoj kaj kongresaj laborantoj, sed ankaŭ de aliaj.

VJETNAMIO

"45 jarojn briliĝas la stelo --- 45a Datreveno de la Fondiĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio". Red: VEA. 2001, 239p.(esperante 55p, kaj la resto en la vjetnama), 20.5 cm.
*Bone skizas la historion, lastatempajn fruktojn, ktp. de VEA (eksa VPEA).
*** notoj ***
Nur verkoj tute aŭ parte esperantlingvaj estas notitaj. Prezoj povas esti modifitaj de ĉi tie notitaj. Aldonan informon bonvenigas la TTT-redaktoro.

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
al Japana Esperanto-Instituto (JEI)

(ここは 財団法人日本エスペラント学会エスペラント によるページです)