[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) pri la japana E-movado ]

| al ĉefpaĝo de JEI
| pri JEI mem
| Japana E-Kongreso
| japana/azia movado

japane / 日本語で
| 日本エスペラント
大会年表

Raportoj pri
la Japanaj Esperanto-Kongresoj

Rimarkigoj
  * La raportoj metitaj ĉi tie reprezentas la opiniojn de la koncerna aŭtoro, kaj ne tiun de JEI aŭ alia(j) organizo(j).


* la 94a: 2007 okt 26-28 en la urbeto Minakami (en Gubernio Gunma)


* la 93a: 2006 okt 07-09 en la urbo Okayama

Je 2006-10-07 komenciĝis la 93a Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Okayama. Hodiaŭ, la unuan tagon, ĉefe okazis ekskursoj al najbaraj lokoj kaj Amika Vespero, kun amuzaĵoj de esperantistoj kaj de ĉi-tie-anoj, kaj kelkaj kunsidoj. En unu el la kunsidoj --- lokaj rondoj kaj filioj de Japana Esperanto-Instituto, kiun mi partoprenis, oni diskutis ekzemple pri informado, pri la maniero okazigi lokajn kursojn, pri la altigado de esperanta kapablo, ktp.

La kongresa memoraĵo estas tolbindita memorlibro pri d-ro Jagi Hideo, okayama-ano, kiu dum prezidanteco de UEA devis forpasi de tiu ĉi mondo, ne atendante la unuan UK en Japanio, tiam okazonta en 1965.

Je 2006-10-08, la mezan tagon, okazis diversaj fakkunsidoj antaŭtagmeze, kaj posttagmeze, inaŭguro, esperanto-historia simpozio, kaj bankedo. La simpozio, malfermita al la publiko, en la japana lingvo, temis pri la Familio Gauntlett. Nome, E.Gauntlett, brit-devena, en tiu ĉi kongresurbo Okayama fariĝis la pioniro de Esperanto-Movado antaŭ jarcento. Ĉirkaŭ li estis aliaj esperantistoj. Tiel, pluraj personoj detale estis prilumitaj de la lokaj studantoj.

Je 2006-10-08, posttagmeze, finiĝis la 3-taga Kongreso en Okayama, kun 475 aliĝintoj. Alveninte al la kongreso, multaj el ekster Okayama miris, ke ili devis skribi sian hotelon por tranoktado. Tio estis ĉar, iu okazaĵo kun partopreno kaj tranokto en Okayama per pli ol 200 personoj, rajtas ricevi urban subvencion en cent mil enoj (700 eŭroj), kaj oni raportis, ke tio estas atingita.

Antaŭtagmeze oni ĝuis diversajn fakkunsidojn. Posttagmeze, post Oratora Konkurso, soprana kantado, estis la Fermo. En la Fermo, oni anoncis, ke la ĉi-jara Premio Ossaka, la plej prestiĝa esperantomovada premio en japana esperantujo, estis aljuĝita al la Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro.

La kongresa flago estis transdonita al la membroj de la Esperanto-societo de Gunma, kiuj gastigos la 94an Japanan Kongreson en la Varmfontejo Minakami.

Raportis SIBAYAMA Zyun'iti


al la kapo
* la 92a: 2005 okt 21-23 en Yokohama / Jokohamo

De la 21a ĝis la 23a de oktobro 2005 okazis la 92a Japana Esperanto-Kongreso, en la urbo Jokohamo (Yokohama), la urbo de la 92a(!) UK en 2007. Aliĝis ĉ. 550, el kiuj estas invititoj el la ĝemelaj urboj. La kongresejo estas eks-moderna, historia konstruaĵo, kompare al la ultra-moderna domo por la UK.

Je 2005-10-21, okazis Ossaka-Simpozio, esperantlingva parolado memore al Ossaka Kenzi, la japana patro de E-movado. Estis 3 prelegoj:
(1) Yamasaki Seiko, la ĉi-jara premiato de la Ossaka Premio, revuis la personon Ossaka en la japana movado.
(2) Hori Yasuo, la 2a Prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, parolis pri la Azia Movado, lige kun la bedaŭrata Takeuti Yosikazu, la 1a Prezidanto de KAEM.
(3) Tahira Masako, prezentis, foje kritike, la Pasportan Servon.

Je 2005-10-22, estis la Inaŭguro. Tie la koruso de Supermezlernejo Sirosato, en tiu ĉi urbo, prezentis 2 kantojn esperante, kaj salutis i.a. la vic-urbestro kaj kelkaj el alilandaj gastoj. Okazis malfermita simpozio japanlingva, kiun Japana Esperanto-Instituto okazigas ne nur por esperantistoj.

Ĉi-jara temo estas: "Kiel japanoj tenis sin rilate al internacia lingvo --- lukto kontraŭ Okcidento laŭlingve". Parolis 3 podianoj, laŭ la prezido de Kimura Goro:
(1) Japanio ĉarmita de la angla --- ties estinto kaj estonto ---, de Kunihiro Masao,
(2) Ideo je internacia lingvo kaj pri la hegemoniismo de la angla ---- Japanio, moderno, kritiko---, de Yositake Masaki,
(3) Esperanto kiel kunkuranto kun kontraŭ-anglismo, de Usui Hiroyuki.
Paralele okazis fermita kunsido de la Konstanta Kongresa Komitato, kiu garantias la kontinuecon de la Japana E-Kongreso.

Je 2005-10-23 posttagmeze, la aŭlo estis malfermita al la urbanoj por jenaj 2 okazaĵoj:
(1) biografia rakonto de Verda Majo, japana e-istino loĝinta en Ĉinio, kontraŭstarante la militisman Japanion. Tiu rakonto estis farita de la japana rakont-arto nomata koodan, en la tradicia japana lingvo.
(2) prezento pri moderna Ŝanghajo, de tiea e-isto Wang Minhao, kun interpretado japanen.

Poste estis la Fermo. Tie, s-ro Yamasaki Seiko (honora membro de UEA) estis distingita per la Premio Ossaka. Fine la kongresa standardo estis malhisita kaj transdonita al la membroj ol urbo Okayama, kie okazos venontjara Japana Kongreso.

Raportis SIBAYAMA Zyun'iti


(noto: = ligo en la TTT-ejon de JEI,     = ligo ekster la TTT-ejon de JEI)
Laste modifita en marto, 2007.
al la kapo
(ここは 財団法人日本エスペラント学会エスペラント によるページです)