komparo de hajko esperantigita

吊句のエスペラント訳比較

la japana originalo
古池やかわずとびこむ水の音
松尾芭蕉
en la japana, latinigite
Huruike ya,   kawazu tobikomu    mizu no oto
Matuo Basyoo (1644-1694)


Lag' forlasita
kaj muta. Plaŭd', ensaltis
rano subita
traduko de Kolomano Kalocsay/K.カロチャイ訳
Olda lageto!
Ran' forlasas la randon.
sono de akvo.
traduko de Daphne Lister/D.リスター訳
Laget' malnova ...
neni' en aŭd' ...
Jen rano-plaŭd'!
Silent' denova.
traduko de Ossaka Kenĵi/小坂狷二訳
Malnova laget' ---
Jen plaŭdas.
Mi aŭdas. ---
Ho, rana sinĵet'!
traduko de I.U. (Ito Saburo)/伊東三郎訳
Jen akvo plaŭdis,
laget' malnova plonĝon
de ran' ekaŭdis
traduko de Miyamoto Masao/宮本正男訳1
Laget' lasita
ruine. Plaŭd'! Ensaltis
rano subita.
traduko de Miyamoto Masao/宮本正男訳2

noto:
    Tio ĉi estas parto de eseo en verso. La plenan eseon legu ĉi tie.
Malnova laget' ---
enĵetis sin
   rano jen;
de akvo sonet' .....
traduko 1a de Matuba Kikunobu/松葉菊延訳1
Laget' malnova ---     jen rano --- plaŭd'!
neni' en aŭd'....     Silent' denova .....
traduko 2a de Matuba Kikunobu/松葉菊延訳2

komento laŭ la tradukinto:
   Kun elementoj aldonitaj, kiuj ne estas en la originalo.
Malnova laget'! ―
ensaltis ran' subita,
son' tra la kviet'.
traduko de Mikami Teruo/三上照夫訳

noto:
    Tio ĉi estas parto de eseo. La plenan eseon legu ĉi tie.
Malnova
lageto. Plaŭd!
Jen rano.
traduko laŭ "moraoj" de Okumura Rinzo/奥村林蔵訳

komento laŭ la tradukinto:
   "Morao" pli bone prezentas la sonstrukturon de la japana.
La supra peco estas kun 5, 7, 5 moraoj respektive, kiel jene:
ma-l-no-(o)-va     / 5 moraoj
la-ge-to p-la-ŭ-d     / 7 moraoj
je-n ra-(a)-no     / 5 moraoj
Lago dormanta !   Plonĝa sono de rano vekis la mondon.
traduko de HAŜi/橋口成幸訳
olda lageto -
rano ensaltis akvon
nur kun plaŭdeto

traduko de Vastalto/Vastalto 訳

aldono: en la angla lingvo / 英語訳
Old pond --- frogs jumped in --- sound of water.
traduko de Lafcadio Hearn/小泉八雲訳 (1850-1904)

Krome, estas retejo kun 30 anglalingvaj tradukoj

* ĝisdatigita en 2006-02-18
al la hejmo     al la literatura fronto     al la kapo