RESUMO
Je 05:46 Japana Tempo en la 17a de januaro, 1995, okazis tertremego en la
distrikto de Kobe. La epicentro estis je 34 gradoj 36 sekundoj Norde,
135 gradoj 02 sekundoj Oriente, kun la Riĥtera skalo je 7,2. Per ĝi,
6433 personoj perdis vivon, ĉ. 44 mil personoj vunditaj, kaj pli ol
500 mil domoj frakasitaj.
Mi mem loĝis en fora sekura parto, kaj kelkajn fojojn sendis mesaĝon
al tiama 'soc.culture.esperanto'. Mi revivigas tiamajn mesaĝojn.
Cetere, en esperantista medio, retpaĝo
Aleksandlando: Kobe'95 - neforgesebla...
montras kelkajn fotojn de la damaĝita distrikto.
surretigita en 2006-01-17
Verkita je 1995-01-17 09:30
Je 1995-01-17 05:46 loka tempo (ankoraŭ 01-16 en multaj terglobaj regionoj),
okazis tertremo de Magnitudo 7.2 en la norda parto de Insulo Awaji (Aŭaĝi),
kaj pro tio estas jen falo de domoj, jen falo de aŭtovojoj, ktp, precipe
en la urboj Kobe, Oosaka, Kioto.
Ankoraŭ detalo ne estas certa.
Verkita je 1995-01-18
Pasis 27 horoj de la Tertremo, atakinta la urbojn Kobe (Koobe) kaj la
ĉirkaŭon. Pli ol 1800 homoj mortis, ankoraŭ pli ol 1000 perditaj.
Pli ol 8000 domoj frakasitaj. Haltis vivolinio, precipe akvo, kio
lasis fajron bruladi; jam preskaŭ ĉesinta. Fervojaj kaj aŭtovojaj
konstruaĵoj super la tero en ponto. Ties rekonstruado bezonon plurajn
monatojn.
La tertremo estas tipo de "rekte de malsupro", kaj simila al tiu iam
atakinta la San-Franciskan regionon en Usono.
Verkita je 1995-01-19
Pasis 2 tagoj de la Tertremego. La nombro de la mortintoj superis 3000,
kaj eventuale aldoniĝos plu, ĉar ankoraŭ kelkcent perditaj. La frakasitaj
domoj nombras pli ol 20 mil. Fajroj ekbrulintaj en la komenca tempo jam
preskaŭ ĉesis, sed ankoraŭ ekas novaj.
La damaĝo estas ĉefe en urboj Kobe, Nisinomiya, Asiya, kaj malpli en
Amagasaki, Takarazuka. En Osaka kaj Kioto estis tertremo, sed serioza
damaĝo ŝajne ne estas multaj.
Dom-perdintoj en la supre nomitaj regionoj amasiĝas ekzemple en la
aŭditorioj de lernejoj, por dormi, ricevi manĝon, ktp. Lernejoj ne
funkcias.
Oni raportis, ke de Svisio flugis (flughavenoj sekuras) teamo de homoj
kaj hundoj, preta serĉi homojn el falintaj domoj; la teamo estas originale
por serĉi homojn de sub neĝo.
La trajntrafiko de Japanio estas preskaŭ disigitaj en du partoj. De la
nordo kaj oriento (Tokio, Nagoya ktp) ĝis Kioto aŭ Osaka, kaj de la sudo
kaj okcidento (Fukuoka, Hirosima ktp) ĝis Himezi. Estas fervoja konekto
de la du regionoj tra Kioto sed ne tra Osaka, sed tio estas neĉefa.
En la japana komputila reto por esperantistoj aperis kelkaj anoncoj de
sekureco. Ankoraŭ ni ne scias pri seriozaj damaĝitoj. Mi nomas kelkajn,
kies sekureco estis konfirmitaj;
s-roj Mine Yositaka, Sakamoto Syozi, Tacumi Hirosi, Nakamiti Tamio, s-ino
Tahira Masako.
Jen aldona informo pri la situacio de telefonoj en la tertrema distrikto,
elĉerpita de trans-afiŝita mesaĝo en mian oficejon de NTT (Nippon-
Telephone-Telegraph Co.).
*Rektaj paneoj en la urboj Kobe kaj ĉirkaŭo estas iom post iom
riparitaj, aŭ anstataŭitaj de provizora satelita konekto.
*Sed ĝenerale estas tro multe da vokoj de/al la distrikto, eĉ se ne
serioze damaĝita. Prioritato de konekto estas; 1-a: de la publika
telefono aŭ telefono en publika instanco en la distrikto. 2-a: de
la distrikto. 3-a: al la distrikto. Tial oni prefere limigu vokon.
*Oni malakceptas telegramon al la plej damaĝita loko, ĉar oni ne povos
transmanigi la telegramon.
Verkita je 1995-01-20
3 tagojn post la granda tertremo en Japanio, nun estas jene; mortis pli ol
4000 homoj, frakasitaj aŭ bruligitaj estis pli ol 30000 domoj. En lernejaj
aŭditorioj aŭ similaj lokoj provizore amasloĝas iom malpli ol tricent mil
(300000) homoj. Tiu nombro superas la familianojn de la rekte frakasitaj
aŭ bruligitaj domoj, ĉar (1) estas danĝere loĝi en iuj domoj, ĉar foje
kaj refoje okazas posto-tremoj (krom-tremoj) post la tremego, kiuj eventuale
frakasos jam malfortiĝintajn domojn, (2) servo de akvo, gaso kaj rezervo de
manĝoj ne estas, tial oni dependas servojn faratajn al tiaj rifuĝejoj.
Cxar trafikrimedoj estas multe limigitaj, aŭtoj kun akvo, manĝo ktp ne
povas facile atingi la rifuĝejojn.
La teamo de svisaj homoj kaj hundoj jam eltrovis kelkajn homojn el sub la
frakasitaj domoj.
Verkita je 1995-01-24
Unu semajno pasis de la Tertremo okazinta en la 17a de januaro. Kredeble
la mortintoj superos 5000 homojn. Elektro-provizo estis 90 % riparita, sed
gaso kaj akvo ankoraŭ ne plene; provizo de gaso elvokus katastrofon, se
gasdukto estas frakasita kaj gaso eliros. Feliĉe, grandaj gas-uzinoj kun
gas-rezervujoj retis sekuraj.
La vivkondiĉoj de i.a. tricent miloj da rifuĝintoj estas la nuna plej
severa problemo. Nokte estas 2 gradoj celsiaj. Ŝajne la pleja bezono,
akvo estis iagrade provizitaj. Oni parolas pri malfacilo de san-kondiĉoj;
necesejoj, vindtukoj por infanetoj, medikamentoj en hospitaloj, ktp.
La karakterizaĵo de tiu ĉi tertremo estas la tre limigita zono de la
frakasado; kelkdek kilometrojn laŭlonge kaj kelkajn kilometrojn laŭlarĝe.
Proksimaj urboj, i.a. Osaka, certe tremis kaj kelkaj mortis, estas kompare
sekuraj.
Oni parolas, ke registaroj ne povis agi ĝustatempe. La lokaj municipoj
en la plej frakasita distrikto, Kobe k.a. bone faras; estas multaj, kiuj
kritikas ilian neefikan agadon. Sed iliaj laborantoj mem estas multe
damaĝitaj.
Ĝis nun, la konstruistoj ĝenerale fieris pri la sekureco de domoj kaj
vojoj. Oni apologias, ke ĉi-foja atako superis la antaŭmezuritan
desegnolimon. Pri tiaj aferoj poste daŭros diskutoj. Subtera fervojo,
por tiel diri, estis kredataj sekuraj. Certe neniu subtera tunelo estis
'tute' frakasitaj, sed fariĝis malsekura pro breĉoj kaj frakasaĵoj.
La urbo Kobe havas pli ol milionojn da loĝantoj, kaj kun la ĉirkaŭo,
du milionoj da loĝantoj, el kiuj tricent mil estas preskaŭ sepono, kiu
estas senhejma nun. Multeco de homoj signifas prosperon de industrio.
La efiko sur la industrio de Japanio aperos iom post iom.
Re: Tertremo en Japanio (Semajnon poste)
1995-01-17 05:46 (Je mil naŭcent naŭdek kvin, januare, la deksepan, la
kvina kaj kvardek ses minutoj; tiel mi voĉlegas), okazis la tertremo.
Foje ridantaj vizaĝoj estas videblaj en la televida elsendo de la loko;
oni instalis grandan tendon da banejo en kelkaj rifuĝejoj, kaj semajnon
poste centoj da homoj povis bani sin kaj purigi sin.
La burokrateca manko de administrado tie kaj ĉi tie estis troveblaj.
Laŭ la japana leĝo, kuracado estas permesata nur al la personoj kun la
japana diplomo. Franca ambulanca teamo venis Japanion, sed pro tio, ili
nur povis helpi konsili japanajn kuracistojn, sed mem ne povis kuraci.
Nur hieraŭ oni permesis ilin esceptokaze kuraci homojn.
Firmaoj kaj administrejoj havadis manlibron pri la 'urĝa situacio', sed
multaj el ili estis trovitaj neefikaj en tia ĉi granda damaĝo. Ofte oni
ditas tie, ke oni komuniku tion kaj tion al tiu loko, kaj ricevu ordonon de
tiu kaj tiu loko, ktp. Sed kiam komunik-rimedoj estis urbo-skale detruitaj,
kaj laboristoj, kiuj ĉiutage venadas tra horo(j) da veturado, ne povas aperi
pro distrikto-skale detruitaj kondiĉoj, la manlibraj indikoj fariĝis vanaj.